Silka VojoРейтинг: 717

La Granda Silka Vojo…

29-05-2024 | 15:14
Просмотров:15Сегодня:1
La Granda Silka Vojo…

La Granda Silka Vojo… Kion ni scias pri ĝi? Imago tuj prezentas senliman sablan maron de arda dezerto. Tranĉante dunojn kvazaŭ ondojn, tra ĝi vagas senĉesaj karavanoj, ŝarĝitaj per riĉaj varoj…

Sed tio estas nur parto de la historio. La Granda Silka Vojo etendiĝis milojn da kilometroj, gvidante karavanojn kaj tra brulantaj dezertoj, kaj tra pitoreskaj oazoj, kaj tra montaraj pasejoj. Dum la vojo, urboj kaj tutaj civilizacioj naskiĝis, prosperis kaj malpleniĝis. Multaj detruaj militoj, incendioj, malsato kaj pesto vidis la antikvaj urboj, situantaj laŭlonge de la Silka Vojo. Jarcentojn bruis diverslingvaj orientaj bazaroj, centojn da jaroj laŭ la polvaj karavanaj vojoj komercistoj portis por vendo al eŭropanoj altvaloran silkon kaj gemojn, spicojn kaj kolorilojn, oron kaj arĝenton, ekzotajn birdojn kaj bestojn.

La Granda Silka Vojo – grandioza komerca itinero, kiu kunigis Orienton kaj Okcidenton kaj iĝis la kaŭzo de la ekesto de multaj unikaj urboj, historiaj monumentoj, kutimoj kaj eĉ ŝtatoj.

Kiel do aperis tiu mirinda itinero, kiu poste fariĝis fonto de kultura riĉigo de Okcidento kaj Oriento? Ni turnu nin al la fascina historio de la Silka Vojo.

Источник: www.advantour.com
Комментарии
Оставить комментарий
Чтобы оставить комментарий
Войдите
Gafur Gazizi3 месяца назад
Silka Vojo estus aktuala por renaskiĝo, sed ŝajne Oriento kaj Okcidento nun ne ŝatas paci. Nun inter Okcidento kaj Oriento kuŝas dorna kaj kavoza vojo - la Rusio, detruinta mian eks-patrion: Sovetunion. Se ne malaperus Sovetunio aŭ se ĝi simple renoviĝus?